[Valencia Esperanto-Asocio]
[Valencia Esperanto-Asocio]

Valencia Esperanto-Asocio

Ĉu vi sciis ke en la intrigo-kampanjo de la plej vendita duobla albumo en la historio de la homaro, HIStory, Michael Jackson komencas kantante en Esperanto?

Ni kreis VeganArto, la unuan portalon en Esperanto pri veganismo


VeganArto estas retpaĝaro kiu traktas ĉiujn veganajn temojn en la lingvo Esperanto, ekzemple bestaj rajtoj, veganaj receptoj kaj sana vivstilo. Ĝi kreiĝis kun la intenco disponigi tiajn informojn al Esperanto-parolantoj en la tuta mondo.

La ideo aperis kiam Andy Hernández kaj José Luis Torres -madrida kaj valencia esperantistoj- renkontiĝis en Madrido la lastan januaron. Poste, la projekto estis evoluigita de Enric Baltasar -alia valencia esperantisto-, kiu disvolvis la paĝaron kaj laboris pri kelkaj aliaj aferoj. Nun, Andy estas kiu kreas enhavon por la portalo.

La nomon VeganArto, kio signifas "la arto de veganoj", elpensis José Luis surbaze de la ideo ke la plej traktita temo estus kuir-arto. Kaj la logotipon dezajnis Pietro von Herts en la februaro.

Dum pluraj monatoj, estis laboro pri la paĝaro kaj nur nun, kiam ĝi enhavas sufiĉajn artikolojn, ni oficiale konigas ĝin.

Ni serĉas homojn kiuj ŝatus kunlabori por krei pli da enhavo. Estas ideoj, kaj ne nur tio, krei novajn sekciojn kaj la unuan kanalon en Youtube por instrui en Esperanto kuiri veganajn receptojn.

La portalo VeganArto
En Facebook
En Twitter



Skribita la 15/06/2014 de Enric Baltasar.





La versio katalune estas la plej ĝisdatigita.

Serĉilo


Sekvu nin




Abonu vin

Abonu vin en nian bultenon de novaĵoj per retpoŝto. Vi ricevos ne pli ol unu retmesaĝon monate.

Partneroj de

Instituto Fina Venko